General Atomics MQ-1 Predator

Predator estis ankaŭ filmo kun Arnold Schwarzenegger
La RQ-1 Predator-spavo de la usona aerarmeo flugas super la oceano, flanka foto

La General Atomics MQ-1 Predator (Predokaptanto) estas senpilota aviadilo, evoluigita fare de General Atomics Aeronautical Systems Incorporated por Usona aerarmeo. La norma homekipo por kompleta sistemo kun kvar aviadiloj konsistas el 82 homoj por 24-hora engaĝiĝo (ili deĵoras surtere en alternoj). Por la flugo necesas unu stiristo kaj du sensilaj operatoroj (aŭ manipulistoj).

La direktado okazas en tera bazo, kiu havas kontakton kun Predator en 6,25-metra-Ku-kanala satela kontakto kaj C-kanala-radio.

Tiu ĉi spavo estas ekipita per kameraoj por taga kaj nokta vido per infraruĝo kaj radaro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search